|
Article in other languages:
|
Vikingoj invadontaj Anglujon
Vikingoj, el la norenlingva víkingr, estis homoj el la regiono nuntempe nomata Skandinavio. La vikingoj estis komercistoj, setlintoj, rabistoj kaj militistoj. Komence la nomo vikingo estis uzata nur por tiuj, kiu transmare militiris. Poste la vorton eksignifiĝis kvazaŭ ĉiu skandinavulo kiu vivis dum la vikinga erao. La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniigis, atakis, komercis ĉe la mar- kaj riverbordoj, insuloj de Eŭropo. Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko. Ili nomis sin "norðmaðr" (pl.: "norðmenn") (Nordulo, Norda homo). La vortoj varjagoj aŭ varangoj (ambaŭ evitindaj vortoj en Esperanto) iam estas uzataj por vikingoj aŭ skandinavoj en orienta Eŭropo. La vorto "vikingo" tute bone taŭgas ankaŭ por skandinavoj en orienta Eŭropo, ĉar la diferenco inter la diversaj terminoj entute ne estas klara. Normanaj estas termino por skandinavoj, okupantaj Normandion dum la vikinga epoko. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Questions for article: vicingi |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.