Usona piedpilko

Article in other languages:

Pilko por Usona piedpilko.

Usona piedpilko, estas konkurema teama sporto de la piedpilko-familio, kiu postulas rapidecon, movlertecon, strategion kaj korpan forton, kiam ludantoj ĵetas pilkon, kaj korpoblokas, atakas, kaj forkuras. La celo estas devigi la pilkon en la teritorion de la kontraŭulo, kaj en la finzonon.

Tiu sporto nomiĝas "football" en Usono (dum futbalon oni nomas "soccer").

La pilko de usona piedpilko havas ovan formon kun pintaj finoj. Ofte, ĝi havas laĉon en unu flanko.

Malgraŭ la nomo de la sporto la piedoj estas malprivilegiataj koncerne la pilkokontakton kaj servas precipe al kurado (kun la pilko enmane). Estas kelkaj similaĵoj kun futbalo (kiu tamen malpermesas tuŝi la pilkon per la manoj); ekzemple estas "penala kadro" ĉirkaŭ la golejoj, kaj faŭlo en tiu kadro estas punata per 11-metra (12-jarda) penalo.

Tamen, la ludo pli similas al rugbeo. Ĉiu teamo havas 11 ludantojn kaj ĉiu ludanto havas specialan rolon: je ofensivo, la plej grava estas la "quarterback" (kvarona malantaûulo), kiu ĵetas aû mane donas la pilkon al aliaj ofensivaj ludantoj. Nur kelkaj ofensivaj ludantoj permesas preni la pilkon de la kvarona malantaŭulo: la du "runningbacks" (kurantaj malantaûuloj), kiuj kutime portas aû kelkfoje kaptas la pilkon; la "tight-ends" (proksimaj ekstremuloj) kaj la "wide receivers" (malproksimaj ricevuloj), kiuj nur kaptas la pilkon. La aliaj ofensivaj ludantoj protektas tiun, kiu havas la pilkon. La defendaj ludantoj penas faligi la kontraŭludanton, kiu havas la pilkon.

La sporto estas (apud bazopilko) unu el la naciaj sportoj de Usono. Komence de ĉiu matĉo, eĉ inter du lernejklasaj teamoj, necesas kanti la nacian himnon.

Eksteraj ligoj

"Usona futbalo" en Esperanto, ĉapitro el la libro Unuetaĝa Usono

Vidu ankaŭ


Questions for article:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.