Egiptio

Article in other languages:

جمهورية مصر العربية
Gumhurijat Misr al-Arabijah
Araba Respubliko Egiptujo
Flago de Egiptujo
(Detaloj)
Blazono de Egiptujo
(Detaloj)
Nacia himno: Bilady, Bilady, Bilady
Mia lando, mia lando, mia lando
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kairo
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
980.869 km²
0,632%
Loĝantaro 80.335.036 (2007)
Loĝdenso 74/km²


Horzono UTC+2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno .eg
Landokodo EG
Telefona kodo 20
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Hosni Mubarak
Ĉefministro Ahmed Nazif
Nacia tago 23-a de julio
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 28-a de februaro 1922
Ekonomio
Valuto pundo (EGP)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2006
$329,791 mlrd
$ 4.836

Egiptujo aŭ neoficiale Egiptio (el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah, arabe: مصر Misr) estas lando en nordorienta Afriko, kiu ankaŭ entenas la duoninsulon Sinajo en Azio. La plej granda parto de ĝia areo apartenas al la dezerto Saharo, kiu nur estas enloĝata ĉe la oazoj. La ĉefurbo de Egiptujo estas Kairo.

Eguptujo estas inter la landoj kun plej granda loĝantaro en Afriko. La plej granda parto de la loĝantaro troviĝas ĉe la riverbordo de la Nilo kaj en la Nildelto, kie estas fekunda grundo. Preskaŭ duono de la egiptoj loĝas en urbaj areoj, precipe en la dense loĝataj centroj Kairo kaj Aleksandrio.

Egiptujo famas pro sia antikva civilizacio kaj siaj monumentoj, ekzemple la Piramidoj de Gizo kaj la Granda sfinkso en Gizo. La sud-egipta urbo Luksoro entenas grandan nombron da antikvaĵoj, kiel ekzemple la templaron de Karnak kaj la Valon de la Reĝoj.


Enhavo

Datumoj pri Egiptujo

Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko)
semotaŭga: 2%

% urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47 virinoj) (2000, takso)


La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):

14,35   Kairo (#11 tutmonde)
4,75   Aleksandrio


Lingvo: la araba (oficiala). La klerularo regas la anglan kaj la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)


sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99)

Valuto: 1 egipta pundo (EGP)

Geografio

La ĉefa geografiaĵo de Egiptujo estas la Nilo, kies fontorivero Kagera fontas el la montaro de Burundio, kaj kiu trafluas la landon de la sudo al la nordo je longeco de ĉirkaŭ 1.550 km, antaŭ ol enflui ĉe la 24.000 km² granda Nildelto en la Mediteraneon. Krom kelkaj oazoj kaj malgrandaj havenoj ĉe la marbordo, nur ĝiaj akvo kaj fruktodonaj bordoj ebligas agrikulturon kaj loĝadon. Tiu areo estas ĉirkaŭ 5 procentoj de la tuta teritorio de Egiptujo.

Klimato

Egiptujo troviĝas ene de la nordafrika sekeca zono kun tre malmultaj pluvoj kaj grandaj sezonaj kaj ĉiutagaj temperaturvariaĵoj. Nur la norda marbordo kaj la Nildelto ricevas pluvojn inter 100 kaj 200 mm; sude de Kairo pluvas nur maloftege.

Mezaj tagaj temperaturoj en januaro estas inter 20 °C (Port Said, Kairo) kaj 24 °C (Asuano), kun nokta malvarmego. Julie la tagaj temperaturoj averaĝas 31 °C (Port Said), 35 °C (Kairo) kaj 41 °C (Asuano), sed oni facile eltenas la varmegon pro relative malalta malseketeco de la aero (ĉirkaŭ 30 % somere).

De marto ĝis junio blovas la varmega Ĥamsino, sablo- kaj polvovento el la sudo..

Floro kaj faŭno

Ekzistas malmulte da naturaj vegetaĵoj pro la malmultaj pluvaj kaj pro la intensa agrikulturo en la valo de la Nilo. La dezerto estas preskaŭ tute senvegetaĵa, nur unuope kreskas tamarikoj, akacioj kaj dornarbustoj, en la dezerta stepo ankaŭ malmolaj herboj. Laŭ la bordoj de la Nilo ariĝas Nilakacioj, daktilujoj, morusujoj kaj karobujoj. Tipaj en la Nildelto estas lotus-arboj, bambuoj kaj fragmitoj. Preskaŭ tute malaperis la papirusoj kreskigitaj ĉi tie en la antikvo.

La faŭno de Egiptujo riĉas je akvobirdoj en la Nildelto kaj laŭ la Nilo (inter aliaj ardeedoj, gruoj kaj egiptaj anseroj). Dum la vintraj monatoj alvenas multaj migrobirdoj el Eŭropo. Inter la egiptaj rabbirdoj estas milanoj, ŝafgrifoj kaj akcipitroj. Inter mamiferoj troveblas la domigitaj kameloj, azenoj, ŝafoj kaj kaproj, kaj sovaĝaj ŝakaloj, hienoj, fenekoj, katoj kaj en montaraj regionoj ibeksoj. En la dezerto vivas leporoj, saltmusoj, diversaj lacertedoj kaj skorpioj. En kamparaj regionoj ĉe la Nilo troveblas la egipta kobro, kaj ĉe la Naserlago vivas ankoraŭ iuj krokodiloj. En la Nilo kaj en la lagoj ĉe la delta marbordo vivas pli ol 190 diversaj fiŝspecioj.

Naciaj parkoj

En Egiptujo ekzistas tri naciaj parkoj:

Nomo Fondiĝo Grando [ha] Rimarko Mapo Bildo
Nacia parko Gebel-Elba 1986 3.560.000 en la disputita triangulo Halaib
Nacia parko Ras-Mohammed 1983 48.000 Coral reef in Ras Muhammad nature park.JPG
Nacia parko Wadi-al-Gamal 2003 745.000

Historio de Esperanto en Egiptujo

(laŭ EdE-E 1933)

La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj.

Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933).

UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.

Vidu ankaŭ

Pri geografio

Pri antikva Egiptujo

Vidu la artikolojn

Pri postaj epokoj

Eksteraj ligiloj

·  Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.deYouTube


 
Ligo de Arabaj Ŝtatoj

Alĝerio | Barejno | Egiptujo | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Sauda Arabujo | Sirio | Somalujo | Sudano | Tunizio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj


Questions for article:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.